Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 232 (2009-12-12)
[tejo] Volontulado en Gvatemalo

Saluton,

Jen plusendita propono de volontulado:

Estas serĉata volontulo, kiu pretus instrui dum almenaŭ 3 monatoj, sed prefereble dum la tuta lernojaro 2010 (de januaro al septembro) en vilaĝa lernejo de Gvatemalo. Loko kiu havas unu el la plej belaj pejzaĝoj en la mondo.

La instruisto devas havi bonajn sciojn pri uzado de komputiloj kaj interreto krom denaska aŭ alta kaj flua nivelo de la hispana lingvo. Estas rekomendinda esti instruisto profesie (sed ne nepras). La laboro estos kun geinfanoj, kiuj aĝas inter 6 kaj 14. Ankaŭ eblos instrui esperanton.

La volontulo ricevos pro la laboro la tagmanĝon kaj loĝejon (ĉambron en la lernejo).

Bonvolu diskonigi tiun ĉi alvokon kaj kontakti Carlos G. (retadreso: carlos ĉe lithoswebs.com) aŭ Philippe Chavignon (retadreso: werphatao ĉe hotmail.com) por havi pli informon.

Dankon. Amike, Carlos G.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026